1 Chronicles 10:1 Cross References - Esperanto

1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.

1 Samuel 28:1

1 Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.

1 Samuel 28:4

4 Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.

1 Samuel 29:1-2

1 Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel. 2 La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.

1 Samuel 31:1-13

1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul. 3 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li. 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li. 7 Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili. 8 En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9 Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo. 10 Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Asxtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-SXan. 11 Kiam la logxantoj de Jabesx en Gilead auxdis pri tio, kion faris la Filisxtoj al Saul, 12 tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie. 13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep tagoj.

2 Samuel 1:6

6 Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin.

2 Samuel 1:21

21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

2 Samuel 21:12

12 Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.

1 Chronicles 10:8

8 En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.