Zechariah 10:5-12

Esperanto(i) 5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj. 6 Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin, cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi auxskultos ilin. 7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro triumfos per la Eternulo. 8 Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, cxar Mi elacxetis ilin; kaj ili multigxos, kiel ili multigxis antauxe. 9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos. 10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili. 11 Malfelicxo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekigxos cxiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltigxos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo. 12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.