Esperanto(i)
12 Vi estas gxardeno sxlosita, ho mia fratino, mia fiancxino; Vi estas fonto sxlosita, puto sigelita.
13 Viaj kreskajxoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun cxiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromajxoj;
15 GXardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
16 Vekigxu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian gxardenon, ke gxiaj aromajxoj elfluu. Venu mia amato en sian gxardenon Kaj mangxu gxiajn multevalorajn fruktojn.
5 1 Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.