Song of Songs 4:1-5

Esperanto(i) 1 Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. 2 Viaj dentoj estas kiel tondotaj sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili. 3 Viaj lipoj estas kiel rugxa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo. 4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil sxildoj pendas sur gxi, CXiuj sxildoj de la potenculoj. 5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, gxemeloj de gazelino, Kiuj sin pasxtas inter la rozoj.