Romans 8:25-28

Esperanto(i) 25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience. 26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj; 27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio. 28 Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.