Esperanto(i)
14 CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
15 CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
16 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona.
17 La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.
18 CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
19 CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
20 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.
21 Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi.