Revelation 5:5-8

Esperanto(i) 5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn. 6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. 7 Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. 8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.