Psalms 77:2-6

Esperanto(i) 2 En la tago de mia suferado mi sercxas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne mallevigxas; Mia animo ne volas konsoligxi. 3 Mi rememoras Dion, kaj mi gxemas; Mi meditas, kaj mia spirito malgxojas. Sela. 4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli. 5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antauxlonge pasintaj. 6 Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.