Esperanto(i)
14 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.
16 Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.
17 Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.
18 Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.
20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.