Psalms 51:5-19

Esperanto(i) 5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino. 6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon. 7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo. 8 Auxdigu al mi gxojon kaj gajecon, Kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis. 9 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku. 10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi. 11 Ne forpusxu min de Via vizagxo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 12 Redonu al mi la gxojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min. 13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi. 14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon. 15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia busxo rakontos Vian gloron. 16 CXar Vi ne deziras oferdonon, alie mi gxin donus; Brulofero ne placxas al Vi. 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malsxatas. 18 Bonfaru al Cion laux Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem; 19 Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.