Psalms 26:1-5

Esperanto(i) 1 De David. Jugxu min, ho Eternulo, cxar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne sxanceligxos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internajxon kaj mian koron. 3 CXar Via favorkoreco estas antaux miaj okuloj; Kaj mi marsxas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.