Esperanto(i)
2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.
4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.