Psalms 135:10-18

Esperanto(i) 10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn: 11 Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael. 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj. 14 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 16 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo. 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.