Esperanto(i)
1 Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
3 Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
4 En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6 CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.