Proverbs 23:31-35

Esperanto(i) 31 Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras: 32 En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro. 33 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn. 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. 35 Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.