Esperanto(i)
10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,
11 se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.
12 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.
13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe,
14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.