Nehemiah 8:4-9

Esperanto(i) 4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam. 5 Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis. 6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere. 7 Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko. 8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon. 9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.