Esperanto(i)
 28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,
 29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem.
 30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon,  la pordegojn, kaj la muregon.