Esperanto(i)
10 El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin,
11 Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio.
12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija;
13 kaj liaj fratoj, cxefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de Imer;
14 kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.
15 Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni;
16 kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj;
17 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun.
18 La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.
19 Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du.
20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.
21 Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la Netinoj.
22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.
23 CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro.
24 Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel, el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon.