Matthew 23:16-21

Esperanto(i) 16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto. 17 Vi malsagxaj kaj blindaj! cxar kio estas pli granda, la oro, aux la sanktejo, kiu sanktigas la oron? 18 Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto. 19 Vi blinduloj! cxar kio estas pli granda, la ofero, aux la altaro, kiu sanktigas la oferon? 20 Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi. 21 Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi.