Esperanto(i)
2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis.
3 Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?
4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda.
5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
6 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
7 Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.