Esperanto(i)
4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
6 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.