Luke 4:23-29

Esperanto(i) 23 Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo. 24 Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. 25 Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; 26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. 27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. 28 Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion; 29 kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren.