Luke 24:24-35

Esperanto(i) 24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis! 26 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron? 27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili. 30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31 Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili. 32 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33 Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34 La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon. 35 Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.