Leviticus 4:13-15

Esperanto(i) 13 Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kasxita antaux la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili farigxos kulpaj; 14 kaj ili sciigxos pri la peko, kiun ili pekis:tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu gxin antaux la tabernaklon de kunveno. 15 Kaj la plejagxuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaux la Eternulo, kaj oni bucxu la bovidon antaux la Eternulo.