Leviticus 25:50-53

Esperanto(i) 50 Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li. 51 Se restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita. 52 Se restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton. 53 Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj.