Leviticus 15:29-33

Esperanto(i) 29 Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno. 30 Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco. 31 Tiel antauxgardu la Izraelidojn kontraux ilia malpureco, por ke ili ne mortu en sia malpureco, malpurigante Mian logxejon, kiu estas inter ili. 32 Tio estas la legxo pri la havanto de elfluo, kaj pri tiu, kiu havas elversxigxon de semo, per kio li farigxas malpura; 33 kaj pri malsanulino pro sia monatajxo; kaj pri havanto de elfluo, cxu tio estas viro, cxu virino; kaj pri viro, kiu kusxos kun malpurulino.