Esperanto(i)
19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?
20 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo.
21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.
22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
26 Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27 kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi.
28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30 Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi.
31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32 Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li.
33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.
35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj;
36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!