Esperanto(i)
1 Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.
2 Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
3 kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
4 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
5 Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!