Esperanto(i)
19 Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.
20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.