Esperanto(i)
7 Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.
8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,
10 Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.
11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.
12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
13 Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.