Esperanto(i)
13 Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
14 Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.
15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.
16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.
17 CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.