Esperanto(i)
5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?
6 Se lia grandeco ecx atingus gxis la cxielo, Kaj lia kapo tusxus la nubon,
7 Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?
8 Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
9 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
10 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havajxon.
11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.
12 Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,
13 Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato:
14 Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.
15 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.
16 Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.