Job 20:24-28

Esperanto(i) 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra. 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro. 26 Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo. 27 La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin. 28 Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero.