Esperanto(i)
7 Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
8 CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.
9 La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
10 Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.
11 De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.