Jeremiah 8:5-10

Esperanto(i) 5 Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon. 7 Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo. 8 Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj. 9 Per honto kovris sin la sagxuloj, konfuzigxis kaj implikigxis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do sagxecon ili havas? 10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.