Esperanto(i)
26 CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.
27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.
28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.
29 CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?