Esperanto(i)
35 La maljusteco kontraux mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la logxantino de Cion; kaj mia sango sur la logxantoj de HXaldeujo, diras Jerusalem.
36 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi jugxos vian aferon kaj Mi faros vengxon pro vi, Mi sekigos gxian maron kaj Mi senakvigos gxian fonton.
37 Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.
38 Ili cxiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
39 Dum ilia varmegigxo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili farigxu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekigxu, diras la Eternulo.
40 Mi kondukos ilin malsupren, kiel sxafidojn al la bucxo, kiel sxafojn kun kaproj.
41 Kiele prenita estas SXesxahx! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel farigxis objekto de teruro inter la popoloj!
42 Levigxis kontraux Babelon la maro kaj kovris gxin per la multego de siaj ondoj.
43 GXiaj urboj farigxis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu logxas kaj tra kiu neniu homido trairas.
44 Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia busxo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektigxos al li popoloj; ankaux la muregoj de Babel falos.
45 Eliru el gxia interno, Mia popolo, kaj cxiu savu sian animon antaux la flama kolero de la Eternulo,
46 por ke via koro ne senkuragxigxu kaj vi ne ektimu, kiam oni auxdos la famon en la lando; cxar venos famo en unu jaro, kaj post gxi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraux alia reganto.
47 Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj gxia tuta lando estos hontigita, kaj cxiuj gxiaj mortigitoj falos meze de gxi.
48 Kaj gxojkantos pri Babel la cxielo kaj la tero, kaj cxio, kio estas sur ili; cxar el la nordo venos al gxi ruinigantoj, diras la Eternulo.
49 Kiel Babel faligis la mortigitojn de Izrael, tiel ankaux en Babel falos mortigitoj el la tuta lando.
50 Vi, kiuj forsavigxis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.
51 Ni hontis, kiam ni auxdis la insulton; honto kovris nian vizagxon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.
52 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos gxiajn idolojn, kaj en la tuta lando gxemos morte-vunditoj.
53 Ecx se Babel levigxus al la cxielo kaj se gxi fortikigus alte sian forton, tamen al gxi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
54 Kriado estas auxdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la HXaldeoj;
55 cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.
56 CXar venos sur gxin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos gxiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; cxar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
57 Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
58 Tiele diras la Eternulo Cebaot:La largxaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj gxiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana farigxos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.