Jeremiah 51:1-4

Esperanto(i) 1 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min. 2 Kaj Mi sendos ventumistojn kontraux Babelon, kaj ili gxin disventumos, kaj dezertigos gxian landon; cxar en la tago de la malfelicxo ili estos cxirkaux gxi cxiuflanke. 3 La pafarkisto strecxu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu gxiajn junulojn, ekstermu gxian tutan militistaron. 4 Kaj falu mortigitoj en la lando de la HXaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.