Esperanto(i)
1 Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando.
2 Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.
3 Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon, filon de SXelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri:Pregxu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.
4 Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon.