Esperanto(i)
7 Jen HXanamel, filo de via onklo SXalum, iras al vi, por diri:Acxetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, cxar al vi apartenas la rajto de parenco, por acxeti.
8 Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
9 Kaj mi acxetis de HXanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da argxento.
10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la argxenton per pesilo.
11 Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan.
12 Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.