Jeremiah 31:32-34

Esperanto(i) 32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; 33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.