Esperanto(i)
12 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto HXananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
13 Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.
14 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.
16 Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.
17 Kaj la profeto HXananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.