Esperanto(i)
25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraux gxin kaj frapis gxin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.
26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremajxo de la tero, kaj gxi venos rapide kaj facile.
27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, gxi ne dormos nek dormetos, ne deliberigxos la zono de gxia lumbo, kaj ne dissxirigxos rimeno de gxia sxuo.
28 GXiaj sagoj estas akraj, kaj cxiuj gxiaj pafarkoj estas strecxitaj; la hufoj de gxiaj cxevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de gxiaj cxaroj kiel ventego.
29 GXia blekado estas simila al la leona; gxi krias, kiel leonidoj; gxi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
30 Kaj gxi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la cxielo.