Isaiah 54:14-17

Esperanto(i) 14 Per vero vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi. 15 Certe, oni sin armos kontraux vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraux vi, tiu falos antaux vi. 16 Jen Mi kreis la forgxiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaux kreis ekstermanton por detruado. 17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.