Genesis 31:49-53

Esperanto(i) 49 ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia. 50 Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi. 51 Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi; 52 atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono. 53 La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.