Genesis 23:17-20

Esperanto(i) 17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis 18 posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo. 19 Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaux Mamre, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. 20 Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de HXet.