Genesis 16:3-6

Esperanto(i) 3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis sxin al sia edzo Abram kiel edzinon. 4 Kaj li venis al Hagar, kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj. 5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi. 6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi sxin, kaj sxi forkuris.