Ezra 8:26-30

Esperanto(i) 26 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.