Ezra 7:6-11

Esperanto(i) 6 Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la regxo donis al li cxion laux lia deziro, cxar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li. 7 Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast. 8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo. 9 CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li. 10 CXar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi gxin, kaj por instrui en Izrael legxojn kaj ordonojn. 11 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la regxo Artahxsxast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn legxojn pri Izrael: